danmaku icon

La plej vizitata monumento de la brazila ĉefurbo

6 Lượt xem05/06/2024

La Templo de Bona Volo (TBV) — plej vizitata monumento en Braziljo, laŭ oficialaj datumoj de la Ŝtata Sekretariejo pri Turismo de la Federacia Distrikto (Setur) — simbolas historian markon strebe al Konscia Unuiĝo de la Du Homaroj, tiu de la Tero kun tiu de la Supera Spirita Mondo, ĉar, kiel asertas la fondinto de la Monumento, José de Paiva Netto, "la morto ne ekzistas". Braziljo estas konata ankaŭ kiel mistika ĉefurbo de Brazilo. Aklamita de la popolo kiel unu el la Sep Mirindaĵoj de la brazila ĉefurbo, la Templo de Paco situas en la koro de la lando, fariĝante renkontejo por Ekumena Spiritaro, pere de Kulturo, Arto, Ekologio kaj Spirita Medicino. Tiu noviga iniciato promocii la Senliman kaj Tutan Ekumenismojn estas unu el la punktoj plej reliefigataj de pilgrimantoj dum ilia irado tra la ejoj. (Voĉo de la brazila esperantisto Emilio Cid) Legu plu, vidu fotojn kaj virtuale vizitu TBV-on: http://www.tbv.com.br/eo/
warn iconKhông được đăng tải lại nội dung khi chưa có sự cho phép của nhà sáng tạo
creator avatar

Đề xuất cho bạn

  • Tất cả
  • Anime